Meleagros
LA ĴUROJ


Sankta nokto kaj lampeto, ĝis nun ni neniun alian
      konfidencis krom vi ambaŭ pri l' ripetata amoĵur'.
Ĵuris mi pri fideleco, ĵuris ŝi, ke min ŝi neniam
      lasos for dum sia vivo, kaj vi atestas ĉion ĉi.
Sed ŝi diras jam, ke naĝas for la ĵuroj en riverakvo,
      kaj vi ŝin jam vidas en la sin' de aliaj, ho lampet'.